Novojarsk 2020
Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2020!

InternaciaLoka

Karaj amikoj, kun ĝojo ni informas vin, ke novan 2020 jaron ni invitas renkonti en Barnaulo – la ĉefurbo de Altaja regiono. Vin atendas varma kompanio, riĉa, tamen ripoza programo kun novjara festeno, variaj aranĝoj, promenoj, ekskursoj en olda, sed juna Barnaulo.

Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2020!

Jam tradicia Siberia Novjara renkontiĝo invitas vin!
Aliĝu al la grupo en VKontakte: https://vk.com/novojarsk2020

Jen la programo:

31.12.2019 – Mardo
------------------
08:00-09:00 – Granda teniso (sporta halo "Elans" – per. Geblera, 33Б)
Necesas veni ĝis la 7:45 matene por ŝanĝi la vestojn je sportaj vestoj kaj ŝuoj. Eblas lui rakedojn kaj pilkojn aŭ kunporti viajn proprajn. La tenis-ludo instruatos en E-o. (V. Minin)
12:00 – Enloĝiĝo en la hoteleton (Hostel “Raduga” – str. Krupskoj, 103a)
Eblas veni pli frue (interkonsentita kun la posedanto de la hostelo)
12:00-15:00 – Tagmanĝo
15:00 – Komuna promeno en arbaro eksterurbe (se estos sufiĉe da dezirantoj) (skia bazejo “Dinamo” – Zmeinogorskij trakt, 36) (A. Akimenko, D. Akimenko)
Veturo (~20 min) per tramo №7 / buso №2/108 / buseto №33.
20:00 – Ripozo, libera tempo, konatiĝo kun la loko, amikaj brakumoj, ebla interŝanĝo de lokoj en ĉambroj (laŭ reciproka interkonsento)
21:00 – Malfermo de Novojarsko, interkona vespero
22:00 – Novjara festado kun Avo Frosto (V. Sapoĵnikov, A. Akimenko, E. Sokolova)
(Kunprenu donacetojn!)

1.01.2020 – Merkredo
----------------
7:00-10:00 – Matenmanĝo
10:00 – Ripozo, findormado, libera tempo
12:00-15:00 – Tagmanĝo
15:00 – Promeno al la Urba Novjara Abio sur placo de Saĥarov – piedirado, montet-glitado. Starto el la hostelo je 15:00.
17:00 – E-R interpretista konkurso (el «Aĉetitaj ĵurnalistoj») (V. Minin)
18:00-20:00 – Vespermanĝo
20:00 – Koncerto "Novaj karaokeaj miaj kantoj" (V. Solovjov)
22:00 – Ludoj, kantoj, babilado, spektado de E-aj filmoj
(en ĉi tiu kaj en sekvaj vesperoj: G. Basov – ludoj-ridigiloj / ludo "Tolmaĉ"; E. Sokolova – tablaj ludoj / “Homlupoj” / kvizoj; V. Minin – preferanco; I. Gonĉarova – tablaj ludoj; K. Obrazcov – instruado de ĵonglado per tri globetoj / filmoj en E-o)

2.01.2020 – Ĵaudo
----------------
7:00-10:00 – Matenmanĝo
10:00 – Busa ekskurso laŭ Barnaulo kun ĉiĉerono (ruslingve), kun haltoj kaj eliroj.
Starto el la hostelo je 10:00. Ne malfruiĝu!
12:00-14:30 – Tagmanĝo
15:00 – Rakonto pri klubo “Oazo”, pri historio de Esperanto en Barnaulo (G. Jaskov, V. Romanov, V. Kazanova)
okazos en muzeo “Mir vremeni” (senpage) (str. Matrosova, 13).
Veturo (~20 min) per buso №17/57/60 / tramo №1/7.
Starto el la hostelo je 14:30.
Post la fino eblas veturi rekte al la Teatro de Dramo (vd. malsupre) ((~25 min) per buso №24/53 / trolebuso №7 / buseto №6).
17:30 – Teatro de Dramo, spektaklo “Провинциальные анекдоты” (str. Molodjoĵnaja, 15) (eksperimenta scenejo, eniro de str. Molodjoĵnaja)
Komenco de la seanco je 17:30.
Starto el la hostelo je 17:00 (aŭ pli frue, se iu paŝas malrapide)
aŭ el muzeo “Mir vremeni” je 16:30 (vd. supre).
19:00-21:00 – Vespermanĝo
21:00 – Leciono "Tataraj vortoj en rusa lingvo" (A. Jaĥina)
22:00 – Ludo “Naduvaloĉka” (V. Minin)
23:00 – Ludoj, kantoj, babilado, spektado de E-aj filmoj

3.01.2020 – Vendredo
----------------
7:00-9:00 – Matenmanĝo
9:00 – Busa ekskurso al la muzeo de German Titov en vilaĝo Polkovnikovo. Lia patro – S. P. Titov – estis esperantisto, kaj en la muzeo funkcios aparta ekspozicio, dediĉita al li. Krom la muzeo de kosmonaŭtiko, ni planas sukcesi viziti apartan domon-muzeon de familio Titov.
Starto de la buso el la hostelo je 9:00. Ne malfruiĝu!
En Polkovnikovo la buso atendos nin (tempo=mono!), do ni tagmanĝu en Barnaulo, post la reveno.
14:00-16:00 – Tagmanĝo
16:00 – Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon en UEA" (uzante kontribuojn de Renato Corsetti k.a.) (V. Minin)
17:00 – Pridiskuto de la temo "Ĉu ekzistas problemoj de denaskaj esperantistoj?" (V. Jakovlev)
18:00-20:00 – Vespermanĝo
20:00 – “Barda rondo” (E. Sokolova, E. Birukova, V. Solovjov kaj ĉiuj dezirantoj kaj ŝatantoj)
22:00 – Ludoj, kantoj, babilado, spektado de E-aj filmoj

4.01.2020 – Sabato
----------------
7:00-10:00 – Matenmanĝo
10:00 – Altaja regionografia muzeo (senpage) (str. Polzunova, 46).
Veturo (~20 min.) per tramo №1 / buso №15/57/60 / buseto №47/73/205.
Starto el la hostelo je 10:00.
11:00 – Muzeo de la Ŝtono (50 rub. surloke) (str. Polzunova, 39; tuj sur la transa flanko de la strato de la regionografia muzeo).
12:00-15:00 – Tagmanĝo
15:00 – Rakonto pri projekto "Unu leciono de Esperanto por ĉiu lernanto"; ekzempla leciono (kun postaj pridiskutoj) (I. Gonĉarova)
17:00 – R-E interpretista konkurso (V. Minin)
18:00-20:00 – Vespermanĝo
20:00 – Adiaŭa komuna koncerta vespero. (Amikoj, bonvolu ĉiu prezenti ion ajn – versaĵon, kanton, teatraĵeton, anekdoton, saluton de via urbo, ktp – enskribiĝi ĉe Evelina) (E. Sokolova)
22:00 – Ludoj, kantoj, babilado, spektado de E-aj filmoj

5.01.2020 – Dimanĉo
----------------
7:00-10:00 – Matenmanĝo
10:00 – Konferenco "La vojo al forta espero" (M. Ĥromov)
12:00 – Fermo de Novojarsk (rezultoj, impresoj, statistiko). Forveturado
13:00-15:00 – Ebla tagmanĝo (por dezirantoj)
15:00-16:00 – Granda teniso (sporta halo "Elans" – per. Geblera, 33Б)
Necesas veni ĝis la 14:45 por ŝanĝi la vestojn je sportaj vestoj kaj ŝuoj. Eblas lui rakedojn kaj pilkojn aŭ kunporti viajn proprajn. La tenis-ludo instruatos en E-o. Atentu: la ludo okazos, se almenaŭ unu tenis-ludanto aliĝos al Vladimir Minin! (V. Minin)

Laŭ https://www.facebook.com/events/558166584675166/permalink/710855206072969/
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

vk.com/novojarsk2020

Interesiĝintoj

Administranto