🖥 Pretas la nova Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin!
Ĝis la 20a de novembro kostos malpli

Anonco

Pretas la nova Manlibro pri instruado de Esperanto, pri kies kompilado kaj redaktado Katalin Kovats okupiĝis dum tiu ĉi tuta jaro. Ĝi estos baza fakliteraturo kaj nemalhavebla helpo por ĉiu, kiu instruas Esperanton aŭ gvidas kursojn, klubojn de esperantistoj. La libron eldonas ILEI, Edukado.net kaj E@I kune.

Se vi sendos vian mendon antaŭ la 20a de novembro, vi povos iom ŝpari kaj ankaŭ helpi al la eldonisto scii, kiom granda estas la konkreta intereso, kiom da ekzempleroj ni presigu.

Do vizitu la retejon, legu ĉion kaj agu laŭ via bontrovo kaj ebloj. Estos eblo plenigi la liberan spacon en la pakaĵo pere de la libertoj Poŝamiko (kiu mendeblos kun rabato) kaj havi la saman sendokoston.

Pro la ĝenerale altaj poŝtokostoj ni sugestas al vi fari kunmendon kun amikoj, loĝantaj proksime, ĉar la plej avantaĝa eblo (laŭ kilogramoj kaj kostoj) estos mendo de tri libroj. Bone observu la tabelon!

Eblos subvencii kolegojn el nepagipovaj landoj, nome ĉe la mendo vi povos pagi pli da mono ol la prezo kaj el la kolektita mono ni povos ebligi malpli altan koston kaj sendadon al tiuj, kiuj tion bezonas kaj petas. Ni estu solidaraj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

manlibro.ikso.net/

Interesiĝintoj

Administranto