🖥 Esperanto en lernejoj – Bezonoj de lernejaj instruistoj
13:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Pri lerneja agado, por instruistoj kaj aliaj agantoj

Internacia

La 7-a sesio de niaj retaj kunvenoj temos pri punkto 38 de nia laborplano (https://www.ilei.info/instancoj/Labor-plano_2023-4.pdf): bezonoj de lernejaj instruistoj.

Povus temi pri lerno-libroj aŭ alia lern-materialo sed ankaŭ pri ĉio alia, ekzemple pri materialo aŭ servo por varbi kaj kuraĝigi lernejanojn lerni kaj uzi Esperanton. 

Lernejaj instruistoj povas troviĝis en diversaj situacioj kun malsamaj bezonoj. Ekzemple:
1. Spertaj esperantistoj kiuj instruas Esperanton kiel (kvazaŭ) devigan lern-objekton 2-3 horojn semajne.
2. Spertaj esperantistoj kiuj devas akceptigi Esperanton kiel nedevigan lern-objekton, varbi lernantojn kaj poste instrui unu horon semajne aŭ malpli, dum unu jaro aŭ eĉ dum nur unu trimestro…
3. Lernejaj instruistoj ĵus varbitaj al Esperanto, ekzemple per projekto “30 oraj horoj” (por Esperanto en lernejoj gravas ke multaj novuloj alvenu). Tiaj instruistoj bedaŭrinde ne povos partopreni niajn diskutojn; do estus bone ke homoj kiuj jam rilatis kun ili povu paroli pri iliaj bezonoj por enkonduki Esperanton en lernejojn.

Estos bonvenaj ĉiuj instruistoj, eblaj kontribuantoj kaj interesiĝantoj. Venu kun viaj ideoj, proponoj… aŭ por informiĝi. 

Por faciligi partoprenon estos du kunvenoj (sufiĉas partopreni en unu): 
– ĵaŭdo 23 majo 17:30→18:30 UTK
– sabato 25 majo 13:00→14:00 UTK

Ni kunvenos per la Zoom-salono de Irana Esperanto-Asocio kiun ni dankas pro tio.
https://us02web.zoom.us/j/83266902182
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 832 6690 2182
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

— 
El unuaj interŝanĝoj kaj retaj kunvenoj, jam venis ideoj pri solvoj por helpi instruistojn. Ekzemple:
 – organizi jaran konkurson por lernejanoj por kuraĝigi ilin lerni Esperanton dum la jaro, interalie ekster lernejaj lecionoj per retaj kursoj,
 – organizi retajn (aŭ fizikajn) renkontiĝojn inter lernejanoj kiuj lernas Esperanton,
 – ĝemeligi klasojn per Esperanto,
 – proponi materialon al instruistoj (interalie por tiuj al kiuj mankas tempo aŭ sperto) por organizi kursojn aŭ agadojn.
 Tio laŭ aĝogrupoj de lernejanoj. 

Aldonaj ideoj kaj proponoj por realigi ilin estas bonvenaj.


Notoj el la kunveno de la 23-a de majo:

Konstateblas forta premo de la angla ĉefe en elementaj lernejoj de Eŭropo (ĉu en aliaj mondopartoj?) tiel ke estas malfacile trovi lokon por Esperanto; en mezlernejoj venas aldonaj lingvoj kaj nedevigaj fakoj (ekz. ekde la 7a klaso en Portugalio) tiel ke eblas trovi etan lokon por Esperanto kiel nedeviga fako.

Okazis interŝanĝoj rilate varbadon de lernejaj instruistoj (punktoj 19 kaj 20 de la laborplano).

Ideoj por helpi lernejajn instruistojn:
– helpmaterialo por akceptigi de la lernejestroj Esperanton kiel devigan fakon,
– helpmaterialo por varbi lernejanojn al nedeviga Esperanto-kurso,
– turneoj de junaj esperanto-parolantoj por utiligi Esperanton en klasoj,
– lernmaterialo uzebla en klasoj, mallongaj aferoj, videaĵoj… okazis diskuto pri nivelo, ĉu por komencintoj (A2) aŭ por ĉiuj niveloj, pri tipo, ĉu aktualaĵoj, ĉu ludoj, kiel taŭgi por klasoj de ĉiuj landoj/mondopartoj; por motivo de lernejanoj gravas ne uzi nur unu metodon sed diversajn aferojn.

Ĝis la kunveno de la 25-a de majo por novaj ideoj kaj rimarkoj…
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto