🖥 Esperanto en lernejoj
18:30 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Por lernejaj instruistoj kaj agantoj

Internacia

Por dividi spertojn, prepari agadojn kaj klarigi la bezonojn por lerneja agado.


La kunveno okazos per la zoom-salono de Irana Esperanto-Asocio, kiun ni dankas pro tio.

Zoom-ligilo https://us02web.zoom.us/j/85429455204 
ID: 854 2945 5204
Pasvorto estas la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Dum tiu kunveno Koffi GBEGLO prezentos al ni Esperanto-agadon en Instituto Zamenhof, Lomeo, Togolando. 


Kiujn servojn bezonas instruistoj?

Eblas agadi laŭ pluraj manieroj, ekzemple:
1- varbi lernejajn instruistojn al Esperanto,
2- helpi lernejajn instruistojn agadi.

Punkto 38 de nia laborplano rilatas al tiu dua maniero agadi:
Pripenso pri la bezonoj de lernejaj instruistoj (membroj kaj ne(ankoraŭ)membroj); ĉu Juna Amiko sufiĉas?; kiaj servoj de ILEI helpus ilin?
Krom kelkaj esceptoj de instruistoj kiuj ĝuas favoran situacion, la plej multo de la instruistoj instruas en grandaj publikaj lernejoj kie Esperanto ne estas lernobjekto. Instruistoj devas multe klopodi por povi iomete agadi por Esperanto, por akceptigi Esperanton de la lerneja sistemo, por informi, por trovi interesiĝantajn lernejanojn, por kuraĝigi la lernejanojn, por organizi kurson ĝenerale dum kelkaj horoj entute kaj fine la plejmulto de la lernantoj ne atingas pli ol A1-nivelon. Tiuj instruistoj bezonas helpon, servojn por kuraĝigi la lernantojn, organizi agadojn, eĉ kursojn, ĉar ili ne havas tempon por nedeviga fako. Kun sukceso de varbado de novaj instruistoj al Esperanto, tiuj bezonoj kreskos.


Unuaj ideoj

El unuaj interŝanĝoj kaj retaj kunvenoj, jam venis ideoj pri solvoj por helpi instruistojn. Ekzemple:
 – organizi jaran konkurson por lernejanoj por kuraĝigi ilin lerni Esperanton dum la jaro, interalie ekster lernejaj lecionoj per retaj kursoj,
 – organizi retajn (aŭ fizikajn) renkontiĝojn inter lernejanoj kiuj lernas Esperanton,
 – ĝemeligi klasojn per Esperanto,
 – proponi materialon al instruistoj (interalie por tiuj al kiuj mankas tempo aŭ sperto) por organizi kursojn aŭ agadojn.
 Tio laŭ aĝogrupoj de lernejanoj.


Pliaj ideoj

Ĉu vi havas aliajn ideojn, havas demandojn aŭ aldonojn al la supraj proponoj? 
 Ĉu vi havas ideojn pri maniero fari tion?

Ĉiuj viaj ideojn estas bonvenaj!


Se vi deziras prezenti ion, paroli pri viaj bezonoj de lernejaj instruistoj… ĉu en la venonta kunveno, ĉu en alia, skribu al didier.janot(ĉe)gmail.com  

Eblas ankaŭ proponi per nia Telegram-babilejo https://t.me/EsperantoILEI

Dosieroj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto