🖥 Esperanto en lernejoj
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Por lernejaj instruistoj kaj agantoj

Internacia

Por dividi spertojn, prepari agadojn kaj klarigi la bezonojn por lerneja agado.

La kunveno okazos per la zoom-salono de Irana Esperanto-Asocio, kiun ni dankas pro tio.

https://us02web.zoom.us/j/85429455204
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 854 2945 5204
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj


Mallonga resumo de la antaŭ kunveno https://eventaservo.org/e/lernejoj4 

Partoprenis 9 homoj el kiuj multaj ne partoprenis antaŭe interalie 4 el Serbio.

Komence Aranka Laslo raportis pri sia lasta agado en Serbia mezlernejo kun kiu ŝia havas kontrakton por volontula agado. Ŝi prezentis Esperanton (Unu leciono pri Esperanto) en 6 klasoj entute al 150 lernejanoj kaj al la klasestroj. Je la fino 9 lernejanoj (6%) montris intereson kaj lasis sian nomon. El merkatika vidpunkto 6% estas bona rezulto. Aranka invitis ilin partopreni en reta kurso de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) sed ĝis nun neniu el ili ankoraŭ aliĝis al kurso.

Poste sekvis diskuto interalie pri kiel kuraĝigi lernejanojn lerni post la unua leciono pri Esperanto, interalie kiel montri praktikan utilecon de Esperanto. Jen kelkaj ideoj:
– Al lernejanoj kiuj ne povas/pretas partopreni regulajn kursojn, proponi mem lerni per Duolingo (el la angla) aŭ per plurlingva kurso ekz. lernu! aŭ Kurso de Esperanto Kape (http://kurso.com.br/elshuto.php) ankaŭ disponebla kiel apo por Android-telefonoj ĉe Google play. Tiukaze indas proponi duan rendevuon dum la jaro al la lernantoj.
– Proponi retan kunvenon inter klasoj de diversaj landoj por ebligi interŝanĝon kiel tio jam okazis. Ahmad plu proponas al instruistoj uzi la zoom-salonon de Irana Esperanto-Asocio. Por tio necesas organizanto kiu alvokas al aliaj instruistoj aŭ lernejaj agantoj.
– Organizi vojaĝon de Esperanto-klaso al alia Esperanto-klaso en aliaj landoj. Tio pli malfacilas sed eblas eĉ kun stipendioj de Erasmus+. Emmanuel Debrières el Francio jam organizis tion.
– Organizi konkurson por ke lernejanoj prezentu ion en Esperanto je la fino de la lerneja jaro. Povus esti por diversaj aĝo-grupoj el kiuj multaj estas komencantoj. Ahmad alvokas al proponoj kaj volontuloj por organizi ion kadre de ILEI. 
— 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto