21-a Israela Kongreso
La jara kongreso de la israelaj esperantistoj

InternaciaLoka

La 21-a Israela E-Kongreso laŭplane devis okazi en aprilo 2020, sed pro la pandemio estis prokrastita al 2021, unue al aprilo kaj poste - al oktobro. La nunaj datoj estas 7-9 de oktobro, kaj ELI rezervis blokon de 20 ĉambroj en la planita kongresejo, la gastejo Bnej Dan. Kompreneble ni ne povas nun scii, kiuj estos la reguloj por eksterlandanoj, espereble vakcinitaj turistoj ne bezonos kvarantenon. Fine de majo 2021 rekomencis veni al Israelo unuaj grupoj de turistoj el eksterlando.

Programo
La antaŭvidita programo estos la sama kiu devus okazi pasintjare (detala programo estis sendita siatempe). Matene: ekskursoj – vendrede al Malnova Jafo, sabate al la apuda parko Jarkon kaj la Malnova Haveno de Tel-Avivo. Posttagmeze: prelegoj kaj laborgrupoj. Vespere: koncertoj kaj teatraĵoj.

Aliĝo kaj nuligo-kondiĉoj
Ĉiuj siatempaj aliĝintoj (israelanoj kaj eksterlandanoj) estas aŭtomate registritaj, se ili antaŭpagis. Por unu persono du noktoj en dulita ĉambro inkl. maten- kaj vespermanĝojn - 486 NIS. En unulita ĉambro - 860 NIS.

Limdatoj
1. Senpaga nuligo ĝis 8.8.2021. Israelanoj ĝis tiu dato pagu al ELI 50%, eksterlandanoj – 50 EUR (krom tiuj kiuj jam antaŭpagis tiun sumon). 2. Nuligo post 8.8 kaj ĝis 23.9.2021 kostos 50% 3. Ĉiuj devos ĝis 23.9 alpagi la plenan kotizon: Israleanoj – ĉambro + 100 NIS programo (se ne antaŭpagita) Eksterlandanoj – 185 EUR.

Novaj aliĝoj estas bonvenaj, sed post la 8.8 ne estas garantiita ĉambro en la kongresa gastejo. Por aliĝi sendu retmesaĝon.

Antaŭkongresaj ekskursoj
Estas planitaj du esksursoj: 1-5.10 Jerusalemo, Morta Maro, Masada kaj Eilat – 450 EUR, se kun Jordanio kaj Petra – 600 EUR, kaj 5-7.10 – Haifa, Akko, Nazareto kaj Lago de Galileo – 300 EUR. Profesia ĉiĉeronado en Esperanto.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il
eli(ĉe)esperanto.org.il
Bnei Dan

Interesiĝintoj

Administranto