🖥 La 1a Sezona kunveno de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio)
10:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉiun trian monaton IKEF okazigos sezonajn kunvenojn (SK). La unua okazos la 28an de marto.

Internacia

Karaj, 

IKEF bonvenigas vin al la 1a SK de IKEF! 

Por konservi sian aktivadon kaj alkutimiĝi al nuna tutmonda “nova normo”, IKEF organizas ekde aŭgusto de 2020 la dimanĉajn kunvenojn (DK) kaj dum sia 4a Komuna Konferenco (KK) kiu okazis virtuale en decembro de la jaro 2020 ni decidis okazigi ĉiun trian monaton la sezonajn kunvenojn (SK). 

La 1a Sezona kunveno okazos la 28an de marto 2021 dum la horoj 10:00-14:00 laŭ Grenviĉa horzono. 

Programeroj: Malferma inaŭguro kaj salutoj; Rezuma raporto pri la dimanĉaj kunvenoj; Prelego pri instruado nome de IKEF; Raportoj de IKEF-Filioj; Komercaj proponoj kaj projektoj; Estrarkunsido; Libera babilado ktp. La kunvenejo malfermiĝos tridek minutojn antaŭe de la inaŭguro. 

Via kontribuo al la programo estas bonvena! La kontribuontoj bv. mesaĝi al info@ikef.info, prefere antaŭ la 22a de marto 2021. 

Informo pri retaliro al la 1a SK poste estos sendota. Dankon! 

Ĉielismo WANG Tianyi, Prezidanto de IKEF 

https://www.ikef.info 

Retpoŝto: chielismo@hotmail.com 

Tel.: +86 15009245863 

Skype: chielismo

 
 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikef.info
info(ĉe)ikef.info

Interesiĝintoj

Administranto