Laŭ iniciato de Jean Annet, la prezidanto de la Valona Esperanto-Asocio, ekde 2021 regule okazas interreta kurso por progresantoj per Zoom. La ĉefa celgrupo de la nova kurso estas estraranoj de la diversaj asocioj kaj lokaj kluboj, sed ankaŭ aliaj aktivuloj estas tre bonvenaj. Se vi volas partopreni, kontaktu pri tio Yves Nevelsteen.
La kurso senpagas. La sola kondiĉo estas, ke oni devas esti membro de unu el la tri belgaj asocioj: FEL, APE aŭ EBG. Ni alvokas al libervola subtenado de
fonduso Instigo-Liberapay. La kurson gvidos Yves Nevelsteen. Se vi interesiĝas, kontaktu lin per retpoŝto.