🖥 BEMI-programo dum JES
14:30 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
kun membrokunveno

Internacia

 BEMI, la Biciklista Esperantista Movado Internacia, faka sekcio de
TEJO, invitas vin ĉiujn al hibrida evento en mardo, la 2-a de januaro
2024.
Vi do povos partopreni aŭ korpe ĉeestante, aŭ per interreto.

Nia tradicia loko por ĉeesti korpe estas la renkontiĝo JES
(Junulara Esperanto-Semajno). Detalojn vidu je http://jes.vin/

Rete vi povos partopreni per Zoom uzante jenan ligilon:
https://us02web.zoom.us/j/81332059464?pwd=dlBWc21MTExSQXFuQ2NiRTFxbXZaZz09
Se pasvorto estas petita, uzu : 850023

La tempoj indikitaj estas laŭ UTC.
Por informiĝi, kiel traduki inter UTC kaj la tempo de
via propra horzono, mi rekomendas la servon
https://time.is/UTC

Ni antaŭvidas tri programerojn:

13:30 - 14:30 UTC -> Prelegoj pri diversaj BEMI-eventoj

Ni parolos pri BEMI, siaj agadoj kaj celoj.
Ankaŭ estos prelego pri la ĵusa BEMI-karavano por tiu-ĉi JES kaj nia
partopreno al la SPEZI.
 
14:30 - 16:00 UTC -> Membrokunveno de BEMI
La supera organo de nia asocio kunvenas por decidi 
pri la plua evoluo de nia asocio.

Memoru, ke BEMI ne konas formalan membrecon; ni simple invitas
ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli,
konsideri sin membroj de BEMI.
Kaj ĉiuj tiuj homoj havas egalan voĉon en la membrokunveno.

Propono de tagordo:
1. Enkonduko, konstato de decidkapablo
2. Provo de la balotsistemo
3. Elekto de kunsidestro
4. Elekto de protokolanto
5. Eventualaj ŝangoj en la tagordo
6. Raporto de la estraro
 karavanoj
 projekto VERDEN
 BEMI-semajnoj
 BEMI-ekskursoj
 BEMI-trofeo
 Regionaj Reprezentantoj
7. Elekto de estraranoj
8. Financoj
9. Decidproponoj de la membroj
10. Planoj por 2024
 karavanoj
 BEMI-semajnoj
11. Ceteraĵoj
12. Fino

16:00 - 16:30 UTC -> BEMI-prelego
Estos prezentita prelego pri historio de biciklovojaĝo, de siaj
komencoj en la 19-a jarcento ĝis nunaj tempoj. 

Amike kaj bicikleme,
Maxime Thiébaut
Estrarano
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj