🖥 🐀RB_Hameln: 🎶47-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!🎼🎵 - ankaŭ rete dum 3,75 tagoj!📧
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Foto 47-a Kantoparado klein.png 561 kB

Detala programo:
13.11.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
47-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj.
  2. De ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo) ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
  3. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 47-a Kanto-Parado je la 13.11.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:


1) Heinz: 3:41 La Espero-Blus‘ – Ĝanfranko  
https://www.youtube.com/watch?v=L15pSZv22GE -
kun subtekstoj: https://youtu.be/6iVboe6aaX8
2) Heike: 3:40 Mankas dormo – Jonny M 
https://www.youtube.com/watch?v=U3jFB8EL4oY
kun subtekstoj: https://youtu.be/RO4l5I61LoU
3) Asta: 2:48 La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe 
https://www.youtube.com/watch?v=kOOBfAki9s0
kun subtekstoj: https://youtu.be/ngsuJV1Bbvg
4) Erika: 3:21 Afriko – Belulino, Suno AI 
https://www.youtube.com/watch?v=UrFzclueH6M
kun subtekstoj: https://youtu.be/o_oqQTjfYu8
5) Esther: 2:00 La svingo – Esther Langholf 
https://youtu.be/hiMYqslmDjI
kun subtekstoj: https://youtu.be/AgUPaywEDbo
6)  Raia: 4:11 Reveno al Nigrumo – jOmO 
kun subtekstoj: https://www.youtube.com/watch?v=i_7elh089OI
7) Georg: 4:11 Fromaĝ‘ el Edamo – Johan Valano/Claude Piron kun edzino (teksto: Raymond Schwartz) 
https://youtu.be/5Y-OU75ZyFc 
kun subtekstoj: https://youtu.be/nAZwTBCt5VY
8) Klaas: 4:18 Mankas sano – Briardo 
https://youtu.be/EnCarHAPz3I
kun subtekstoj: https://youtu.be/bf6YN_PBa4k
9) Filipo: 3:12 Domoarigato – La Perdita Generacio 
10) Resuma Filmo de la 47-a Kantoparado 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo laŭ Berlina horzono):

 
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj

Ĉar ĝi jam la trian fojon ĉeestis, vi ne plu rajtas doni poentojn al jena kanto: 
3) La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe 
 
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj (entute 7, maksimue 4 al unu). 

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
E) Duon-Rezulto 47-a Kantoparado.PNG 195 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Denove estis bela vespero dum la 46-a Kantoparado merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Entute partoprenis 40 homoj el 16 landoj (Belgujo, Usono, Francujo, Slovakujo, Kroatujo, Britujo, Hungarujo, Svedujo, Svislando, Bulgarujo, Italujo, Litovujo, Aŭstrujo, Kongo Kinŝasa, Pollando kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 24 homoj.

Kaj tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo laŭ Berlina horzono): 
A) Rezulto 47-a Kantoparado.PNG 180 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Estis denove interesa voĉdonado dum la 47-a Kantoparado. Dum la Zoom-kunveno jam estis videble, ke kvin kantoj estis la favoritoj de la aŭskultantoj. Ankaŭ rete ili ricevis la plej multajn poentojn kaj dum la voĉdonado kelkfoje ŝanĝis la rangojn inter si. Kaj finfine la diferenco inter la 3-a kaj 4-a rangoj estas nun nur 1 poento kaj la unuaj kvin kantoj ĉiuj ricevis pli ol 40 poentojn! Do, vidu, ankaŭ via voĉo gravas!
Sed ankaŭ la aliaj kantoj kaj dum la Zoom-kunveno kaj poste rete ricevis siajn poentojn,
Grandan aplaŭdon al ĉiuj el ili!

Entute partoprenis 59 homoj el 18 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Brazilo kaj Kolombio).
40 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 24 voĉdonis dum la kunveno, 11 ne voĉdonis, 5 ĉeestintoj voĉdonis pli poste rete; 19 aliaj voĉdonis poste rete..
Voĉdonis en la fino 48 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.! 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/wqmrzchihk97svujbik7ug kaj
https://pollunit.com/de/polls/wqmrzchihk97svujbik7ug/evaluations

Venkintoj post la voĉdonado (48 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:

Jen la kanto de la monato:
1-a rango kun 49 poentoj:   Reveno al Nigrumo  -  jOmO  
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3:
2-a rango kun 48 poentoj:   Afriko  -  Belulino, Suno AI
3-a rango kun 43 poentoj:   Fromaĝ‘ el Edamo  –  Johan Valano/Claude Piron kun edzino  

B) Poentoj 47-a Kantoparado.PNG 39,7 kB

C) Procentoj 47-a Kantoparado.PNG 52,2 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
24 por:  Reveno al Nigrumo - jOmO
20 por:  Afriko - Belulino, Suno AI
20 por:  Fromaĝ' el Edamo - Johan Valano/Claude Piron kun edzino
19 por:  Mankas dormo - Jonny M
18 por:  Mankas sano - Briardo
17 por:  Domoarigato - La Perdita Generacio
16 por:  La Espero-Blus' - Ĝianfranko
15 por:  La svingo - Esther Langholf

Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 48-a Kantoparado okazos la 11-an de decembro
https://eventaservo.org/e/RB-11dec24-48-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-13nov24-47-a_Kantoparado  
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo.  Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.  La organizantoj lasas al si la rajton forigi poentojn en dubaj kazoj. 
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn dimanĉon, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  7. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  8. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn 3,75 tagojn. De ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo) vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos dimanĉo je la 18-a horo laŭ Berlina horzono . 
  9. Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  10. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 

Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  2. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  3. Aldonu viajn aliajn poentojn!
  4. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. 
  5. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
  6. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
 
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis dimanĉo 18-a horo):
  1. Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 
  2. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  3. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson  (libervole) .
  4. Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

REVENO AL NIGRUMO (Back to Black)

Esperanta version de la kanto de Amy Winehous per jOmO.

Fromag' el Edamo - Johano Valano / Claude Piron kun edzino - kun subtekstoj

Fromag' el Edamo - Johano Valano / Claude Piron kun edzino - kun subtekstoj Teksto: Raymond Schw

Ĝanfranko - La Espero Blus' - kun subtekstoj

Ĝanfranko - La Espero Blus' - kun subtekstoj De la kasedo "Kontakto" de Ĝanfranko Molle, 1979.

Jonny M - Mankas dormo - kun subtekstoj

Jonny M - Mankas dormo - kun subtekstoj el la albumo "Kreaktiva" Aĉeti aŭ pliaj informoj: https

La forlasita virino - Justin Kigangu kun Dankon Kwibe - kun subtekstoj

La forlasita virino - Justin Kigangu kun Dankon Kwibe - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Hein

Mankas Sano - Briardo - kun subtekstoj

Mankas Sano - Briardo - kun subtekstoj Kanto, kiun skribis Briardo, inspirita de la IJK en Nede

Afriko - Erika Godó (Belulino) - kun subtekstoj

Afriko - Erika Godó (Belulino) - kun subtekstoj Esperanta- kanto pri Afriko. Kantoteksto: Erika

La svingo - Esther Langholf - kun subtekstoj

La svingo - Esther Langholf - kun subtekstoj Teksto kaj muziko: Esther Langholf Fotoj: Esther L

Domoarigato - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Domoarigato - La Perdita Generacio - kun subtekstoj Domoarigato · La Perdita Generacio · Hendri

Resuma filmo de la 47-a Kantoparado, la 13-an de novembro 2024

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 47-a Kantoparado