Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!
Detala programo: 11.12.2024: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 48-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato! Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj.
De ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo) ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro: (Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)
Denove estis bela vespero dum la 48-a Kantoparado merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Entute partoprenis 33 homoj el 14 landoj (Bulgarujo, Kroatujo, Francujo, Danlando, Belgujo, Hungarujo, Ukrainujo, Usono, Britujo, Finnlando, Pollando, Aŭstrujo, Litovujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 22 homoj.
Kaj tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis dimanĉo (18-a horo):
(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)
Estis denove interesa voĉdonado dum la 48-a Kantoparado. Dum la Zoom-kunveno jam la kanto okupis la 1-an rangon, kiu ankaŭ poste atingis ĝin. Sed ankaŭ la aliaj kantoj ricevis pliajn poentojn, ke fine eĉ du kantoj okupas nun la 3-an rangon kaj inter la 5-a kaj 9-a rango estas diferenco de nur 6 poentoj! Grandan aplaŭdon al ĉiuj el ili!
Entute partoprenis 47 homoj el 17 diversaj landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Hispanujo, Burundo kaj Kolombio). 33 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 22 voĉdonis dum la kunveno, 7 ne voĉdonis, 4 ĉeestintoj voĉdonis pli poste rete; 14 aliaj voĉdonis poste rete.. Voĉdonis en la fino 40 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
Venkintoj post la voĉdonado (40 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
Jen la kanto de la monato:
1-a rango kun 45 poentoj: Kristnaska Kanto de Esperantistoj - Kaŝi / Carsten Schnathorst (teksto: Halina Kuropatnicka)
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3: 2-a rango kun 42 poentoj: Afriko - Belulino, Suno AI 3-a rango kun 33 poentoj: Gloria in excelsis Deo (en Esperanto) - Clarissa Sabatini kaj same kun 33 poentoj: Palestino Nov 2024 - Amir Hadžiahmetović kaj Karl Maybach el la bando “Espo Despo” kune kun Tamba Denis kaj nombro de sendependaj esperantaj artistoj de la tuta mondo (teksto: Jorge Camacho kaj Amir Hadžiahmetović)
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 19 por: Kristnaska Kanto de Esperantistoj - Kaŝi / Carsten Schnathorst 18 por: Afriko - Belulino, Suno AI 16 por: Gloria in excelsis Deo - Clarissa Sabatini 14 por: Palestino Nov 2024 - Amir Hadžiahmetović, Tamba Denis kaj aliaj esperantaj artistoj 14 por: Reveno al Nigrumo - jOmO 13 por: Fromaĝ' el Edamo - Johan Valano/Claude Piron kun edzino 12 por: Mi volas festi kun vi - Conny II, Suno AI 12 por: Kredu Kristnaskon - Cristina Casella (teksto: Roberto Pigro) 8 por: Aprezindaj Jubileoj - Lilia Nikolova, Suno AI
La 49-a Kantoparado okazos la 8-an de januaro 2025: https://eventaservo.org/e/RB-08jan25_49a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Rezulto de la voĉdonado:
Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo. Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. La organizantoj lasas al si la rajton forigi poentojn en dubaj kazoj.
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.
Por voĉdoniuzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn dimanĉon, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton!
Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn 3,75 tagojn. De ĵaŭdo ĝis dimanĉo (18-a horo) vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos dimanĉo je la 18-a horo laŭ Berlina horzono .
Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis.
Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero).
Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren).
Aldonu viajn aliajn poentojn!
Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj.
Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis dimanĉo 18-a horo):
Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson.
Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas". Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson (libervole) .
Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
Propraj proponoj:
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.