Emoĝio-Lando, Nova Kurso por Azianoj, Nivelo B2
Leciono 20 el 20, sed ankaŭ unu leciono venontsemajne
Kadre de la projekto Tibor Sekelj de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Dennis Keefe verkis kurson speciale por Azianoj kiuj estas je la nivelo B-2 de Esperanto. Se vi estas en nivelo B-2 kaj via denaska lingvo estas china, korea, japana, vjetnama, kaj similaj, eble ĉi tiu kurso interesos al vi.
Ĉi tiu ĉiusemajna kurso utiligas, kiel bazon, la emoĝiojn kaj mienetojn kiujn oni kutime uzas por aldoni nelingvajn komentojn kaj reagojn en la sociaj medioj.
La kurso uzas la Valencian Metodon, metodon en kiu gelernantoj trairas longan serion da demandoj al kiuj la partoprenantoj respondas. Ĉio estas en Esperanto.
Specimena materialo, Leciono 20, troviĝas sube. Tie vi vidas 24 demando-liniojn, kiuj ofte konsistas el komentoj kaj unu aŭ pliaj demandoj. Kelkfoje la demandoj estas "gramatike plenaj", kun ĉiuj frazelementoj, kaj kelkfoje la demandoj estas elipsaj, tio estas, partoj de la frazoj estas subkomprenataj.