🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa reta kunveno. - Prelego de Bernard-Reĝis LARUE : Historio de Kartografio : 1-Antikveco (ĝis 500 p.K.)
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Prelego de Bernard-Reĝis LARUE :
Historio de Kartografio : 1-Antikveco
(ĝis 500 p.K.)
Mi proponas al vi novan serion de prelegoj, pri : Historio de Kartografio (maposcienco).

Tio estas la historio de la mapoj kaj de la homoj kiuj produktis ilin.
Mapoj estas ĉiutagaj objektoj. En televido, en gazetoj, en navigilo, en libroj, por vojaĝi...
Prelego BR pri Kartografio (1).png 1,8 {0}
Mapoj jam ekzistas de miloj da jaroj.
Ili kutime reflektas la konojn sed ankaŭ la historion, la politikon, la kredojn de sia epoko.
Kaj ofte ili estas tre belaj objektoj.
En tiu unua prelego, ni malkovros la mapojn de Antikveco (ĝis 500 post Kristo).
Venu miri tra la jarcentoj kaj tra la kontinentoj kun ni!



Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2
EBG-Bruselo .jpg 565 {0}
.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

User profile pictureAsta Nastarav


User profile pictureVinicios Torres


User profile pictureWalter Klag

kaj pli...

Administranto