Kara Radioamatoro,
La ILERA (Internacia Ligo de Esperantaj Radioamatoroj) Konkurso 2025 okazos de 00:00 UT la 15-an de novembro ĝis 23:59 UT la 16-an de novembro 2025.
Ni esperas, ke vi partoprenos. Kompreneble, faru tiom da kontaktoj kiom vi povas. Eĉ unu kontakto, kie vi rakontas al alia radioamatoro pri Esperanto, valoras la penon.
Kontaktoj uzantaj ripetilon ne validas.
Kontaktoj uzante Echolinkon estas permesitaj kaj estas bona maniero fari kontaktojn inter parolantoj de Esperanto. Ni uzas la konferencan servilon *ILERA_EO*. Vi trovos nin ĉe Echolinko je la 19:00 UT (en Novjorko la14:00 ET) per Echolinko.
Bonvolu sendi la kalkultabelon de viaj kontaktoj al Murray Merner, K4MHM ĉe
mmmm0320@gmail.com antaŭ la 1a de decembro 2025. (Vi rajtas sendi la liston de kontaktoj en alia dosierformo.) La rezultoj estos afiŝitaj en la retejo de ILERA:
https://radioamatoro.org/.
Ĝojan Konkurson!
Karleto Mays
WB4TNC, ILERA numero 345.