ILERA estis fondita en 1970, kunlaboranta kun UEA.
Celoj: Praktiki Esperanton per la radio-ondoj kaj konigi nian lingvon inter ĉiuj radioamatoroj.
Se vi havas permesilon komuniki per amatora radiofonio kaj uzas Eĥolinkon (Echolink) vi invitas vin kuniĝi kun ni.
La grupo nun uzas Eĥolinkon kaj planas ankaŭ uzi altajn frekvencajn per radio kiam la sunaj makuloj sufiĉas. Ekzemple: 1.866, 3.866, 7.166, 14.266, 21.366 aŭ 28.766.
Kiam: Ĉiun sabaton inter la 14:00-a kaj 15:00-a Novjorka Usona horo (18:00 - 19:00 UTC antaŭ la 6-a novembro 2022. 19:00 - 20:00 UTC de la 12-a de novembro 2022 ĝis la 11-a de marto 2023. La 18:00 - 19:00 UTC de la 18-a de marto 2023 ĝis la 4-a de novembro 2023. La 19:00 - 20:00 UTC de la 11-a de novembro ĝis la 30-a de decembro 2023.)
Kie: Per Eĥolinko. Kuniĝu kun KN6OFE (Vilĉjo Morton) kiu loĝas en Kalifornio. Se vi ne trovas KN6OFE, serĉu K4MHM aŭ WB4TNC.
Se vi planas partopreni, bonvolu antaŭ anonci vin per retmesaĝo al Vilĉjo ĉe will@esperantofaq.org. Vilĉjo estas preta respondi al viaj demandoj.
Ni uzos Eĥolinkon unue kaj kiam la sunmakuloj permesas, ni ŝanĝos al iu alt-frekvenca bendo por paroli rekte per radio.
Por informo (
Anglingve) pri kiel instali kaj uzi Eĥolinkon, vizitu:
https://www.echolink.org