Poemoj en Esperanto estas parto de nia internacia kulturo. Certe ankaŭ vi havas viajn preferojn, ŝatatajn poetojn, stilon, temaron, ktp. Ni prezentos nian elektitan poemon kaj ni lernos multon unu de la aliaj. Kompreneble ni ankaŭ diskutados pri poezio, poetoj, literaturo. Ĉu eble vi mem jam verkis iun poemon? Prezentu ĝin al ni!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.