bicikla ekskurso facila al varmbanejo en Hanovro
10:30 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Facila bicikla ekskurso de BEMI al varmbanejo en Hanovro, ATENTU: estas nuda bantago!

InternaciaLokaAlia

Antaŭkongreso
23. Mai 2024
Startloko: Lister Platz, Hannover
Provizora starttempo: 10.30 (aliĝu por ekscii ŝanĝojn!)
Programo: 
– komuna biciklado al la termbanejo “Königliche Kristalltherme Seelze“
– aktivaĵoj en la termbanejo laŭ propra emo aŭ interkonsento kun aliaj. Estas saŭnoj, diverssalaj basenoj, vaporsaŭno ktp. Por detaloj bv. konsulti la retpaĝon de la termbanejo.
– dum ĵaŭdoj oni estu nuda en la tuta ejo, krom la restoracio kaj eble la sporta baseno
– komuna rebiciklado al Lister Platz iam vespere laŭ spontanea interkonsento de la partoprenantoj

Kostoj: 
– 37€ por taga bileto de la termbanejo. Se vi aliĝas, ni provas organizi bileton kontraŭ 25€ por vi. Ni tamen ne povas garantii tion.
– Se vi volas manĝi aŭ trinki en la restoracio de la termbanejo, faru tion laŭ propraj kostoj. La prezoj tie estas normalaj kaj ne freneze altaj, sed ankaŭ ne speciale malaltaj. Antaŭ kelkaj semajnoj nudelojn kun pesto kostis proksimume 10€ tie, ekzemple.

Averto: Bonvolu mem zorgi pri trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kaj kunportu saŭntukon kaj banmantelon, se vi ne kontraŭ mono volas lui tiujn de la ejo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉