Kasteloj kaj moneĥejoj estas allogaj lokoj por turistoj por agrabla vizito kaj lernado. Oni mergiĝas en historion, lernas pri geografio, arkitekturo, pri malnovaj vivstiloj kaj kompreneble ankaŭ multon pri kulturo. Ni invitas vin al virtuala vizito en la Göttingen-regiono kaj prezentos kelkajn pitoreskajn lokojn, burgruinojn, palacojn, ktp.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.