IKUE-akademio - ciklo "Dua Vatikana Koncilio: Dekreto pri la soci-komunikiloj „Inter mirifica“
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
IKUE-akademio estas eduka iniciato lanĉita de IKUE kies celo estas profundigi la konon kaj komprenon de la instruo de la Katolika Eklezio, de la eklezia historio kaj de la kristana spiriteco.

Kunveno/Evento

3. IKUE-akademio.jpg 84,7 kB
IKUE-akademio estas eduka iniciato lanĉita de IKUE kies celo estas profundigi la konon kaj komprenon de la instruo de la Katolika Eklezio, de la eklezia historio kaj de la kristana spiriteco.
IKUE-akademio proponos prelegojn kaj diskutojn, kiuj celas serĉi respondojn al aktualaj demandoj en la lumo de la Katolika sociala doktrino. La programoj estas destinitaj unuavice al IKUE-anoj, sed estos malfermitaj al ĉiuj kiuj deziras maturigi sian kredon, plivastigi sian horizonton kaj konscie partopreni en la vivo de la Eklezio.
 La iniciato celas kontribui al la tutviva edukado. La programoj estas organizita en cikloj, kiuj ebligas sisteman kaj laŭpaŝan alproksimiĝon al la traktataj temoj. Ĉiu ciklo konsistos el serio da prelegoj.

Ciklo Dua Vatikana Koncilio: la 3-a sabato de la monato (krom aŭgusto) per ZOOM je la 15-a horo laŭ UTK, bv. kontroli vian lokan tempon)

  • 18.4.2026 Inaŭguro de IKUE-akademio: Enkonduka prelego: „Dua Vatikana koncilio: historia fono kaj ĝia signifo por la nuna tempo“ Milton Lacerda

  • 16.5.2026 Dekreto pri la soci-komunikiloj „Inter mirificaMarija Belošević



  • 20.6.2026 Dekreto pri la misiado de la Eklezio „Ad gentes“ pastro Gabriel Anda
  • 18.7.2026 Paŝtista Konstitucio pri la Eklezio en la hodiaŭa mondo „Gaudium et spes“ Milton Lacerda
  • 19.9.2026 Dogma Konstitucio pri la Dia Revelacio „Dei verbum“ fra Patrik Rygiel, OFMConv.
  • 17.10.2026 Dekreto pri la katolikaj orientaj Eklezioj „Orientalium Ecclesiarum“ pastro Serhij Prudko
  • 21.11.2026 Konstitucio pri la Sankta Liturgio „Sacrocanctum koncilium“ pastro Albert Reiner
  • 19.12.2026 Deklaracio pri la religia libereco „Dignitatis humanae“ Vitor Rigoti Dos Anjos
  • 16.1.2027 Dekreto pri ekumenismo „Unitatis redigratio“ Albert Garcia Fumero
  • (pliaj prelegoj sekvos en la jaro 2027)

Se vi havas, intereson, bv. aliĝi: https://mallonge.net/ikueakademio2
Informoj

www.ikue.org
ikueakademio(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto