Jam la dekan fojon okazos la Somera Esperanto-Perfektigo (SEP): intensa lernado de Esperanto en pluraj niveloj (A1, A2-B1, B2-C1), en etaj grupoj, depende de la nivelo de la partoprenantoj. Dum la tuta semajno ni klopodas paroli nur en Esperanto, ebligi multe da ekzercado dum ĉiutagaj vivsituacioj. Ni donas individuan helpon por plibonigi gramatikon, plivastigi la vortprovizon, instruas helpe de bildoj, lingvaj ludoj, interesaj ekzercoj.
Kroma programo: urrborigardado en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, ekskursoj al la Harz-montaro, migrado, komunaj amuzaj vesperoj kun kantado, muziko, filmoj, ktp.
Vi povas aliĝi ankaŭ al la intensa kurso en la posta semajno (18-25 julio), eĉ post tio kune veturi al UK en Brno.
Ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro (eĉ tendumi eblas) aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn. Manĝadon ni povos kune organizi, ekz. mem kuiri por ŝpari monon. Bonvenon!
Informilon, aliĝilon vi trovas ĉi-sube (
SEP10aligxilo.pdf) aŭ sur nia retpaĝaro.
Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de