🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: "Sana menso en sana korpo" - kiel atingi tion?
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kion signifas sana korpo kaj sana menso? Kion ni faru por nia sano, por nia bonfarto?

InternaciaLoka

2024 estas olimpia jaro, bona okazo por pensi pri nia korpa sano kaj mensa bonfarto. Kion signifas por vi la latina frazo 'Mens sana in corpore sano', kutime tradukita kiel "sana menso en sana korpo"? Ni diskutados, interŝanĝos opiniojn, rakontados pri niaj propraj spertoj. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto