Pedagogiaj Tagoj (Torpedo-15)
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Virtuala seminario, klerigprogramo kun prelegoj pri lingvoinstruado, metodiko, Esperanto-kulturo, lingva politiko, ktp.

Internacia

La Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDo) la 15-an fojon okazos en la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz. La evento estos hibrida kun la eblo surloke aŭ virtuale per ZOOM aŭskulti prelegojn, partopreni en diskutado. Jen la programo: 

Sabato, 03.10.2020 (MET Amsterdam, Berlin, Rome)
10 h  Esperanto-Kulturo I (Petro Zilvar)
11 h  Minoritata lingvopolitiko en GDR (Martin Ptasinski)
12 h  Esperanto-Kulturo II (Petro Zilvar)
13 h - 14:30 h  Tagmeza paŭzo
14:30 h  Uzo de bildoj, kartoj kaj taŭgaj objektoj por instruado   (Zsofia Korody)
15:15 h  Trarigardo de kelkaj instrumetodoj kun ĉefa priatento de la Cseh-metodo  (Zs. Korody)
16 h  La aktivecoj de Andreo Cseh kaj mesaĝoj por la nuna tempo  (P. Zilvar)
17 h  Praktika redaktlaboro por Beletra Almanako (intervjustile)    (D-ino Anina Stecay)
 
Dimanĉo  04.10.2020 (por ĉeestantoj)
Esplorekskurso per nia Esperanto-aŭto al Wernigerode /Harz.
Tie ni serĉos en la iama Bismarck-strato la iaman "Villa Esperanto".
(Antaŭ la Mondmilito I ĝi funkciis kiel la unua Esperanto-lernejo de la mondo.)

Rekta ligilo al Zoom Meeting
https://us02web.zoom.us/j/82105664842
Meeting ID: 821 0566 4842
Pasvorto: 20201003

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de/page.php?pid=421...
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto