BEMI-karavano al JES 2024/25
Biciklu kun ni al la Junulara Esperanto-Semajno

Internacia

Ankaux en vintro eblas bone karavani bicikle. BEMI jam dum kelkaj jaroj karavanis al JES, ankaŭ ĉi-foje ni karavanos al JES en Belgio. Do se vi volas pasigi Kristnaskon
biciklante, venu kun ni!

Ni kolektiĝos en mardo, la 24-a de decembro 2024, ĉ. tagmeze, en la stacidomo de Arnhem, Nederlando. Al Arnhem ankaŭ veturas germanujaj trajnoj (en la RE19 Düsseldorf-Oberhausen-Emmerich-Arnhem eĉ validas Deutschlandticket), do eblas bone atingi ĝin el pluraj landoj.

De Arnhem ni biciklos al la JES-ejo en 4 tagoj, alvenonte en vendredo, la 27-a de decembro.
La pli detala itinero estas:
Tago 1: 44 km, Arnhem – de Barendonk (tutjara tendumejo)
Tago 2: 72 km, de Barendonk – Bivakzone de Warande (Achel): Bivakejo
Tago 3: 61 km, de Warande – Bivakzone de Speelboomgaard (Borgloon): Bivakejo
Tago 4: 69 km, Speelboomgaard – JES

Ni do tendumos la unuan nokton en tutjara tendumejo, kaj la sekvajn du noktojn en belgaj bivakejoj.
Vi povas vidi kaj elŝuti la tutan itineron sur:
https://www.komoot.nl/tour/1505588994?ref=aso&share_token=a8QI2qDILvZl6PV19XgnoXs5UlGaCndqjk7XG0qyhgm7zvlcNo

Se interesas vin, aŭ se vi deziras pli da informoj, kontaktu BEMI per ĝia grupo en Telegram, bemi.telegramo.org, aŭ la karavangvidanton Ivo, ivo_m@dds.nl

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bemi.tejo.org/ontaj-karavanoj
ivo_m(ĉe)dds.nl
Stationsplein

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLars Sözüer

Administranto