🖥 UNESKO-Kuriero: por la LEGANTOJ: Voko de la Arbaro
16:00 - 17:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ili dum la kurso

Kurso

Unesko-Kuriero – La Kurso

Reta senpaga kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2023 - 3.  La Voko de la Arbaro (Elŝutu ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2023 - 3).  Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.

La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero.  Via nivelo  de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.

Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en februaro, ni priparolos la numeron 2023 - 3 de la Kuriero, kies temo estas Arbaroj.  Vi povas elekti artikolon nun.  Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com. 

Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena.  Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.

Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo.  Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 15an de februaro, 2026.  Dum la januara kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de februaro.

La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 15an de februaro, 2026:

1)  Artikolo 1, Aranka Laslo (Serbio), La voko de la arbaro – Ventoj de ŝanĝo.  Paĝoj 5-8. Verkita de Patrick Greenfield. El la angla esperantigis Frank Lappe (Germanio).

2)  Artikolo 2, Alain Droyer (Francio, Hungario), Indiĝena solvo por senarbarigo en Amazono.  Paĝoj 24-25.  Verkita de Liz Kimbrough.  Esperantigita de James Rezende Piton (Brazilo).

3)  Artikolo 3, Dennis Keefe (Hispanio), Lokoj de Monda Heredaĵo de UNESKO: Ŝlosilo por biodiversa rezervo.  Paĝoj 54 - 57.  Verkita de Mila Ibrahimova.  El la angla, esperantigita de Mao Zifu (Ĉinio).

4)  Artikolo 4, Ĉu vi?

Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:

    https://zoom.us/j/95354975126?pwd=ld2ibvaVxnW0UYy1sAb6bp2Y3trQwN.1
    Kunsid-identigilo: 953 5497 5126
    Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Amike kaj invite, 

Dennis Keefe
Kursgvidanto

kovrilo 2023 03.png 874 kB

imagen.png 162 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

Ilei.info
esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Administranto