🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Mondvasta amikeco
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel oni povas mondvaste kunligi amikecojn? Diskutado, spertinterŝanĝo

Internacia

Amikaj rilatoj gravas en nia vivo. Kiel ekestas amikeco kaj kion ni faru por longdaŭre flegi amikajn rilatojn? Ĉu Esperanto estas speciala, aparte grava ilo por trovi geamikojn? Kiel la lingvo ebligas al siaj parolantoj rapidaj amikiĝojn kaj kiel ĝi kontribuas al mondvasta amikeco? Rakontu pri via opinio, pri viaj spertoj. Aliĝu al nia diskutrondo! Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto