La instruista kafpaŭzo estas organizata de la Komisiono de TEJO pri Edukado por doni al junaj esperantistaj instruistoj la eblon interĝanĝi spertojn, instru-metodojn kaj paroli pri la instruado de Esperanto en siaj hejmkluboj. 🧑🏫
Ĉi-foje rakontos pri siaj spertoj pri virtualaj kursoj mondskale konataj spertaj esperantistaj instruistoj, interalie S-ro Renato Corsetti kaj S-ino Françoise Noireau. Ankaŭ estos diskuto pri kiel sukcese organizi retajn kursojn por afrikanoj, la defioj kaj eblaj solvoj! 💡
Ne maltrafu la okazon konatiĝi kun tiuj gravuloj, venu, aliĝu, spertiĝu kun ni!