🖥 Esperanto-bibliotekoj - Buntaj Vesperoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado de Esperanto-bibliotekoj kaj diskutado pri ilia rolo

Internacia

Prezentado de Esperanto-bibliotekoj en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, enrigardo en katalogojn, raportoj pri personaj vizitoj, rakontoj pri kunlaborado kun bibliotekoj kaj privataj kolektantoj.  Diskutado pri la rolo, utilo, vivtenado, aktualaj problemoj de Esperanto-kolektaĵoj, arkivoj kaj bibliotekoj. Babilado, spertinterŝanĝo. Temogvidanto: Zsófia Kóródy

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
20.04. Unikaj specialkolektaĵoj (P. Zilvar)
27.04. Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg (P. Zilvar)
04.05. Du prelegoj pri historio kaj literaturo de Pollando lige kun la ĵusokazinta pola nacia festo (Jerzy DRYJA)

11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 06.04.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Administranto