Semajnfino en Genezo
Ĉiujara renkontiĝo en la naturista centro La Genese

Loka

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 18a ĝis la 21a de Majo 2023.

La evento, kiel kutime, inkluzivos multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj... 

Ni uzos la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kiel kutime ni organizos INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estis esperantistoj. 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉