Aŭtuna BEMI Ekskurso el Vieno al Kritzendorf
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
Facila bicikla ekskurso en Vieno

InternaciaLokaAlia

Aŭtuna BEMI Ekskurso el Vieno al Kritzendorf 

Saluton al ĉiuj, kiuj ŝatas partopreni facilan BEMI ekskurson je la 6.10.2024.

 https://www.komoot.de/tour/1622831551?ref=aso&share_token=aO7YUrEBqw1ouNDHJNppr33sFdOg1pgCIAn5D9zSL74JGQiODR

Ni renkontiĝos je la 10:00 apud la U6  metroostacio/ haltejo de rapidtrajnoj Handelskai kaj kune biciklos 30 kilometrojn malrapide al Kritzendorf, tra Korneuburg kaj Greifenstein.

Ni uzos nur bone asfaltitajn, tute ebenajn biciklajn vojojn aŭ sur la Danubo Insulo aŭ laŭlonge de la Danubo. Tia maniere facile eblas paroli kun la aliaj partoprenontoj goĵante la aŭtunan naturon.

En Kritzendorf ni renkontiĝos en la ĝardeno de nia kara Christina C. por manĝi, babili kaj interkonatiĝi pli. 

Poste eblas bicikli la lastajn 10 kilometrojn reen al Vieno aŭ preni trajnon el Kritzendorf aŭ el Klosterneuburg. 

Planu tutan tagon ĝis frua vespero por la ekskurseto kaj laŭplaĉe kunportu manĝaĵojn por la komuna tablo. La evento okazos pri ajna vetero. 

Se iu ne el Vieno ŝatus partopreni, ni povus eki pli malfrue, aŭ eblus alveni sabaton kaj gasti ĉe mi.

Se vi emas partopreni aŭ havas demandojn, bonvolu kontakti: Viola ĉe viola.gubo@mail.de aŭ pere de telegramo @Violkapolka