NOVA : Post la vesperaj « Babilemaj Spagetoj » kiuj okazis antaŭ la pandemio, ni startas novan serion kiu estos iom malsama en la senco ke ili ne plu okazos nur vespere en unu nura loko, sed estonte kelkfoje tagmeze (ĉar iuj personoj ne ŝatas veni en la urbon kiam malheliĝas) kaj kelkfoje vespere, kaj plie de nun en variaj lokoj.
304874226_471441924995310_7676232219505187964_n.jpg336 kBĈifoje ĝi okazos tagmeze ĵaŭdon la 6an de Oktobro je la 12:15 en la itala Restoracio RUGANTINO, Bulvardo Anspach 184, 1000 Bruselo Tramoj 3 aŭ 4, tramstacio ANNEESSENS, elirejo Fontainas
Nepre rezervu via(j)n loko(j)n
ĉe nikolao-ĉe-esperantobruselo.org plej laste merkredon la 5an je la 12a horo =================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org
La paroligajkunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro)
ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.