🖥 Lingva kvizo kaj ĝisdatigo pri la Israela Kongreso
18:30 - 20:00
Azio/Jerusalemo
Elekti horzonon
Jehoŝua kvizos pri maloftaj vortoj en Esperanto

Kunveno/Evento

Jehoŝua prezentos lingvajn enigmojn kaj kuriozaĵojn. Ĉu vi scias kio estas la diferenco inter arakido kaj juglando? Kiel diferencas kareo / karoo, kero kaj koriandro? La kvizo taŭgas ankaŭ por partoprenatoj per Zoom, la adreso kiel kutime estas  https://huji.zoom.us/j/7508982919, 18:30-20:00 (16:30-18:00 UTC).
Novaĵoj pri la Israela Kongreso: eblas mendi ĉambrojn ĝis 26.2.  Aliĝu ce eli@esperanto.org.il. Aliĝis jam pli ol dek eksterlandaj s-anoj, kaj al la postkongresa ekskurso aliĝis jam ok. Estos ses internaciaj artistoj kiuj prezentos riĉan artan programon (vidu  https://www.esperanto.org.il/ik.html#programo).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il/
amriwandel(ĉe)gmail.com
virtuala

Interesiĝintoj

Administranto