🖥 TORPEDo - Pedagogiaj Tagoj: Prelegoj, diskutforumo pri instruado (hibrida evento)
16:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia estas evento por interesiĝantoj pri instruado de Esperanto. Ĝi ofertas fakprelegojn, spertinterŝanĝon, diskutadon.

InternaciaLokaKurso

Torpedo-18: Faka programo, prelegoj, prezentadoj
Atenton: en vendredo la programoj estas nur por ĉeestantoj en Esperanto-Centro Herzberg. Reta atingeblo en certaj horoj en sabato, dimanĉo kaj lundo (30.09-02.10.2023). Bv. rigardi la aldonan programon (pdf.)

La kelktagan eventon organizas Esperanto-Centro Herzberg/Klerigejo de GEA kaj AGEI, germana landa sekcio de ILEI. Ĝi ofertas fakajn programojn por interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, trejnadon por instruemuloj, platformon por spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj por spertinterŝanĝo, lernado unu de la aliaj. La hibrida formo ebligas ĉeeston en la Esperanto-Centro kaj retan aliron por virtualaj partoprenantoj. Bonvenon!
 
Adreso: Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg an Harz, Grubenhagenstr. 6 (Eblas favorpreze tranokti en la Centro aŭ en la ĉirkaŭaĵo. Bv. kontakti nin!)
Rete (horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna): bv. rigardi la horaron (Torpedo-programo, pdf.) kaj elekti la horojn kun litero R por reta pertopreno.
Rekta ligilo: https://us02web.zoom.us/j/88011804771, kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto