La Esperanto-movado estas strukturita de lokaj ĝis tutmondaj organizaĵoj. Kiel ni povas, devus kunlabori kun aliaj lokaj, regionaj aŭ eĉ mondorganizaĵoj, kiel ekz. UNESKO? Ni volonte diskutos pri tiu temo, rakontos pri kelkaj niaj spertoj kaj interesiĝas pri la opinioj, spertoj de aliaj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.