Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj
InternaciaLoka
Temo : Libera
Babilkunveno, venu proponi viajn temojn
Atentu, ĉi semajne ni limigos la kunvenon ĝis la 19a horo anstataŭ la 20a por sekvi la virtualan prelegon de Bernard-Regis Larue pri
Grandaj Esplorvojaĝistoj:
2-Vojaĝo de du franciskanaj monaĥoj al Mongolio
En la 13-a jarcento vojaĝis al Mongolio du franciskanaj monaĥoj, Giovanni di Piano dei Carpini, kaj Willem van Rubroeck. Verŝajne ili neniam konis sin reciproke. Sed ili tutcerte ekkonis la Mongolan Imperion de tiu epoko, pri kio ili skribis ilian vojaĝrakonton. Bernard ilustros la prelegon denove per interesaj malnovaj mapoj kaj belaj bildoj. Ne maltrafenda!
Bonvolu sendi al nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2EBG-Bruselo .jpg565 kB. Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).
La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/