Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto-Alegro (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe!
Tamen ĉi-foje, pro la jarfinaj festoj, ni prokrastis la decembran renkontiĝon al la unua sabato de Januaro. Ni renkontiĝos en la librovendejo kaj kafejo CirKula (Avenuo Osvaldo Aranha, 522), je la 16-a horo.