🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Esperanto-urbo Herzberg 15-jara
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado, fotoj, filmetoj pri la 15-jara historio de Herzberg am Harz, kiel Esperanto-urbo, anekdotoj, interesaĵoj pri la kunlaboro de la Esperanto-Centro kaj lokaj aŭtoritato, lernejoj, asocioj, diskutado pri novaj planoj

Internacia

La ekesto de Esperanto-urbo Herzberg en 2006 startis novan etapon en la historio de la urbo, kie laŭ la iniciatoj de la Esperanto-Centro aperis pli kaj pli da Esperanto-objektoj (ZEO-j) kaj la lingvo fariĝis pli kaj pli konata per instruado, eventoj, kunlaboro kun la loka aŭtoritato, lernejoj, asocioj, kluboj, partoprenado en urbaj eventoj kaj per organizado de propraj Esperanto-eventoj. La 15-a jubileo donas al ni bonan kialon por retrorigardo kaj prezentado de novaj planoj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 06.07.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto