Facila bicikla ekskurso
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari posttagmezan ekskurson en bela regiono de Kruibeke ĉe la rivero Schelde

Loka

Rimarko: eblos dum tiu ĉi semajnfino en marto observi tre altan tajdon en la rivero Schelde kaj tiu fenomeno estas aparte spektakla ĉe la kontrolita inundejo.


  • organizanto: Eddy Van den Bosch
  • kontaktebla per retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net

  • kaj ekde vendredo-tagmezo prefere per telefono: 0478/99.27.24
    • pro tio ke via partopreno povos dependi de la lasta veterprognozo, bv. min sciigi pri via (mal)aliĝo per telefonalvoko.
Grupa ekveturo: je la 14-a horo (post la alveno de la pramo por ties uzantoj)

Renkontiĝ-loko: Kruibeke, sur la parkejo de Scheldelei

  • Estas pramo (senpage uzebla de biciklantoj) kiu veturas dufoje en horo inter Hoboken kaj Kruibeke trans la riveron Schelde. Necesa rimarko: se la tajdo en la rivero tre altas, la servo de la pramo foje estas interrompita (ekzemple en tiu tago inter 14:30 kaj 16:30)
  • Se vi venas per trajno: eliru el la stacidomo de Beveren (plej proksima al Kruibeke kun prunteblaj bluaj bicikloj) informoj pri bicikloj estas troveblaj: https://www.blue-bike.be/
  • Se vi venas per aŭto (kaj kunportas propran biciklon), estas multe da spaco por senpage parkumi tie. Vi alvenas laŭ la ĉefstrato al Scheldelei kaj pluveturas ĝis vi alvenas preskaŭ ĉe la fino (tie la partoprenantoj bone povos grupiĝi ĉe la biciklaj vojoj). Sed se vi ne portos propran biciklon, mi eble povos prunti aŭ eblas pruntepreni elektran biciklon de "donkey republic" (kun kolektejo tuj ĉe la pramo)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉