🖥 TORPEDo - Pedagogiaj Tagoj: Prelegoj, forumo pri instruado (hibrida evento)
16:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia estas evento por interesiĝantoj pri instruado de Esperanto. Ĝi ofertas fakprelegojn, spertinterŝanĝon, diskutadon.

InternaciaLokaKurso

Torpedo-18: Faka programo, prelegoj, prezentadoj
16:00-17:00: Instruado kaj ekzamenado, nova KER-ekzamensistemo de UEA (Zsófia Kóródy) 
17:00-18:30: Esperanto 1894 respektive tradukado de La Eta Princo en ĝin (Martin Ptasinski)
18:30-19:30: Daŭrigo de faktemoj, diskutado, spertinterŝanĝo.
Forumo/ronda tablo: tradiciaj kaj modernaj instrumetodoj, lernolibroj, vortaroj. 

La kelktagan eventon organizas Esperanto-Centro Herzberg/Klerigejo de GEA kaj AGEI, germana landa sekcio de ILEI. Ĝi ofertas fakajn programojn por interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, trejnadon por instruemuloj, platformon por spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj por spertinterŝanĝo, lernado unu de la aliaj. La hibrida formo ebligas ĉeeston en la Esperanto-Centro kaj retan aliron por virtualaj partoprenantoj. Bonvenon al nia diskutrondo!
Adreso: Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg an Harz, Grubenhagenstr. 6 (Eblas favorpreze tranokti en la Centro aŭ en la ĉirkaŭaĵo. Bv. kontakti nin!)
Rete (horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna): bv. rigardi la horaron (Torpedo-programo, pdf.) kaj elekti la horojn kun litero R por reta pertopreno.
Rekta ligilo: https://us02web.zoom.us/j/88011804771, kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto