Promenado tra Oksfordo
10:00 - 16:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo.

La maja kunveno estos speciala renkontiĝo. Ni kune promenos tra la stratoj de la belega universitata urbo Oksfordo, vizitos kelkajn vidindaĵojn kaj pasigos tempon en komuna esperantumado. Se eblos, en grupoj, ni ankaŭ kafumos kaj/aŭ tagmanĝos kune. La renkontiĝo estas neoficiala apendico de la Brita Esperanto-kongreso, kaj fariĝos bela ponto inter la kongreso mem kaj celebra evento, honore al Marjorie Boulton, kiu okazos en la sekva tago. Pli da detaloj pri tio sekvos.


Ni komencos marŝi je la 10:00 matene de la Radcliffe Camera ĉe la angulo kun Brasenose Lane.

NB: nepras, ke interesiĝantoj, anoncu sin, sendante mesaĝon al la retadreso ĉi-sube (rico[ĉe]esperanto[punkto]org). La renkontiĝo estos tute neformala promenado tra la urbo sed, por glata, ĝoja kaj sukcesa efektivigo, oni devos scii antaŭe, kiom da homoj intencas ĉeesti.
Informoj