Facila bicikla ekskurso
06:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso tra bela naturo ĉirkaŭ Hanovro

Loka

BEMI-ekskursoj venas al Malsupra Saksio!
Post bona sukceso en Belgio kaj Svislando, BEMI etendas sian programon de facilaj unutagaj biciklaj ekskursoj al pliaj landoj.
En sabato, la 22-a de oktobro 2022, je 6:00 frumatene, ni renkontiĝos en Hannover sur Lister Platz.
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Eventualajn elspezojn ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>.
Ni tuj forlasos la urbon kaj biciklos tra naturo en ĉ. 25 km longa cirklo ĉirkaŭ ĝi, kun paŭzoj ĉe interesaj lokoj.
Se vi preferas starti malpli frue, ni revenos al la sama loko je 9:00 kaj startos denove.
La evento okazos je ajna vetero.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

lars.duisburg(ĉe)gmx.de
Lister Platz, Hannover

Interesiĝintoj

Administranto