🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kion fari por nia bonfarto, por resti sana korpe kaj mense?
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel ni povas helpi nin mem resti sanaj, konservi korpan kaj mensan bonfarton, vivi harmonie?

Internacia

"Mens sana in corpore sano" estas latina proverbo, en Esperanto: sana menso en sana korpo. Kion ni faru, kiel ni kondutu por atingi longan, sanan vivon kaj konservi bonan mensan staton? Kiuj minacoj povas aperi? Ni diskutadu pri propraj realigmetodoj, pri ekzemploj, kiujn ni aŭdis, spertis en nia ĉirkaŭaĵo. Ĉu tradicia medicina kuracado, naturkuracado povas helpi nin, se aperas sanproblemoj? Eble viaj konsiloj, proponoj estas utilaj ankaŭ por la aliaj. Bonvenon! 
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto