BEMI-karavano inter Kopenhago kaj Berlino
bicikla vojaĝo kun tendumado

Alia

Ni komencos dum la 1a de julio 2024 (lundo) en Kopenhago, kaj alvenos en Berlino plej malfrue dum la 12a de julio 2024 (vendredo). Ni biciklos laŭ la bicikla vojo Berlino-Kopenhago (http://www.bike-berlin-copenhagen.com/) kun taga distanco de ĉirkaŭ 70 kilometroj kaj eble 1-2 paŭzotagoj. Dume ni tranoktos ĉe tendumejoj, kaj haltos laŭdezire por rigardi vidindaĵojn, naĝi en lagoj, manĝi glaciaĵon, kaj tiel plu. Do, sporta ferio dum kiu ĝui la vojon pli gravas ol rapide alveni.

Se vi volas aliĝi al la tuta vojaĝo aŭ parto de ĝi, skribu al mi!

Jen Google-dokumento por plani (ĉiu povas komenti): https://docs.google.com/document/d/1Pcy6P3pYjnYkcRZu9zWbQCMUWrClRxhOYlxKixiSZVQ/edit?usp=sharing
Dosieroj
Informoj

jegrasso(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJessica Grasso


User profile pictureLars Sözüer

Administranto