Omaĝo al Lucien Péraire
11:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La municipa teamo de Lavardac okazigos ceremonion por rekono de la bicikla vojaĝo farita de Lucien Péraire ĝis Japanujo kaj Vjetnamo por disvastigi Esperanton, de 1928 ĝis 1932, per fiksado de memortabulo sur lia naskodomo.

Loka

Lucien Péraire estis vere heroa pioniro de la Esperanto-movado.
Per biciklo li vojaĝis ĝis orienta Azio, kaj survoje unuflanke Esperanto helpis al li, aliflanke li disvastigis la lingvon. La Esperanto-klubo de la universitato de Hanojo en Vjetnamujo ĝis nun portas lian nomon.
La urbeto Lavardac honorigos Lucien per solena inaŭguro de memortabulo sur lia naskodomo. Ĉeestos ankaŭ tiuj Esperantistoj, kiuj de jaroj laboregas por dece konservi la memoron de Lucien, kaj kelkaj liaj parencoj.
Ĉeestu ankaŭ vi! Ni montru, ke ni tamen ne estas tiom malmultaj, kiom iuj kredas.
Por pliaj informoj, kontaktu fred.peraire@gmail.com (franclingve) aŭ bemi-estraro@tejo.org (esperantlingve).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj