Facila bicikla ekskurso
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari ekskurson en bela regiono de Kruibeke

Loka

Kontakto: Eddy Van den Bosch

  • kontaktebla per retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net
  • kaj ekde sabato-tagmezo prefere per telefono: 0478/99.27.24
    • pro tio ke via partopreno povos dependi de la lasta veterprognozo, bv. min sciigi pri via (mal)aliĝo per telefonalvoko.
Grupa ekveturo: je la 14-a horo (post la alveno de la pramo por ties uzantoj)

Renkontiĝ-loko: Kruibeke, sur la parkejo de Scheldelei proksime al la rivero.

  • Estas pramo (senpage uzebla de biciklantoj) kiu veturas dufoje en horo inter Hoboken kaj Kruibeke trans la riveron Schelde. La horaro estas trovebla en: 
  • Se vi venas per trajno, kun aŭ sen biciklo: eliru el la stacidomo de Beveren (plej proksima al Kruibeke kun prunteblaj bicikloj, vidu en : Beveren | Blue-bike) Distanco al startloko: 6 km
  • Se vi venas per aŭto (kaj kunportas propran biciklon), estas multe da spaco por senpage parkumi tie. Vi alvenas laŭ la ĉefstrato al Scheldelei kaj pluveturas ĝis vi alvenas preskaŭ ĉe la fino (tie la partoprenantoj bone povos grupiĝi ĉe la biciklaj vojoj).

La ideo estas ripeti tiun inviton plurfoje antaŭ la somera ferio.

Rimarko 1: La nuna invito estas malfrue lanĉita sed, se ne estas aliaj partoprenantoj, mi tamen faros mem esploran bicikladon por poste lanĉi novan inviton.

Rimarko 2: La foto kun la bluaj pruntobicikloj ĉi-sube estas farita en Beveren ĉe la stacidomo. Ankaŭ ĉe la stacidomo de Temse (je distanco de 10 km de Kruibeke) estas similaj bicikloj.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj