Kafo, kuko kaj... Esperanto PLUS
10:30 - 13:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo + vizito al la historia urbocentro.

InternaciaLoka

Pro la planitaj fervojaj strikoj de la 3-a de junio, ni devis prokrasti la tiaman renkontiĝon. La vizito al la muzeo okazos en estonta dato. Ni renkontiĝos kaj kafumos DIMANĈON, la 4-an de junio, ekde la 10.30 en la kafejo Caffe Nero, kiu troviĝas tute apude al la Stacidomo.

10:30 Alveno kaj kafumado
ĉe Caffe Nero
11:30 Komuna Promenado
tra la historia kvartalo de Reading (ruinoj de la mezepoka abatejo, malliberejo kien estis metita Oscar Wilde kaj lernejo de Jane Austen, 'Abbey Gardens' kaj la Granda Leono).

Adreso: Caffe Nero, Apex Plaza, Forbury Road, Reading RG1 1AX
Venu inter la 10:30 kaj la 11:25. Je la 11:30 ni ekiros kaj komencos nian promenadon tra la historia urbocentro.

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉