🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Heinrich Heine, la mondfama poeto
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado pri Heine kaj lia verkaro, konatiĝo kun kelkaj verkoj

InternaciaLoka

Heine: lia vivo kaj verkaro. Lia fama verko "La Harz-vojaĝo" aperis antaŭ 200 jaroj. Ni prezentos ĝin, ja temas pri nia regiono, pri vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo de Herzberg am Harz. Ni konatiĝos ankaŭ kun aliaj belaj poemoj. Ĉu eble ankaŭ vi havas iun ŝatatan verkon de Heine? 
Kontribuu al la programo, partoprenu la diskutadon, diru vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia babilrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto