Klubano nia, Dominik, prelegos pri la uzo de Esperanto en kinoarto. Pluraj reĝisoroj enmetis diverskiale e-o dialogojn en siajn filmojn, aù uzis nur tiun lingvon kvankam ili mem ne estis esperantistoj (ekz."Incubus"). Kelkaj filmoj estis ankaŭ verkitaj de esperantistoj (ekz."Angoroj"). La temo estas malbone konata, sed meritas atenton.