🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Famaj sciencistoj el Göttingen
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La mondfama universitato de Göttingen kaj ĝiaj plej famaj sciencistoj

InternaciaLoka

La Georg-August Universitato en Göttingen, Germanio estas mondfama de jarcentoj.  Ni konatiĝu kun la urbo, kun la universitato kaj ĝiaj plej famaj scientistoj. En kiuj sciencaj branĉoj, pro kio ili famiĝis? Prezentado, interŝanĝo de opinioj, spertoj. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto