Internacia naturista naĝkonkurso en Torino
INOE partoprenos en internacia naturista naĝkonkurso samnivele ol grandaj nacioj. Venu kun ni!

Internacia

Ĉu vi volas defendi la valorojn de nia internacia lingvo en internacia evento kie Esperanto estas agnozkita samnivele ol grandaj nacioj?  

Ĉu vi pretas partopreni en evento en tute internacia, amika kaj ĝuplena etoso, iom sportumi, gani medalojn, kaj evidentigi al aliaj partoprenantoj la efikon de la internacia lingvo?  

Nun venas la oportunecon naĝi nude subtenanta ambaŭ esperanton kaj naturismon! 

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizos ĝian ĉijaran internacian naturistan naĝkonkurson en Torino, Italio, de la 5a ĝis la 7a Novembro 2021. INOE (Internancia Naturista Organizo Esperantista) partoprenos en la evento.  

La evento okazos en Novembro 2021, vi jam povas ekprepari viajn naĝtalentojn! Torino estas facile atingebla de ĉie per trajno, aviadilo aŭ aŭtomobilo. Ĉiuj naĝantoj estas bonvenaj, vi ne bezonas esti superatleto! La ĉefaj celoj estas pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistoj.  

Ĉiuj detaloj pri la evento kaj aliĝmaniero estas sur la INOEa retejo: https://www.esperanto-naturismo.org/post/2020-10-23-25-internacia-naĝkonkurso-en-torino
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉