Facila bicikla ekskurso
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso en la regiono de Freiburg

Loka

Kaze ke vi skribis retposxte al Julia kaj ne ricevis reagon gxis 3.7.2023. Via retmesagxo ial ne alvenis. Bonvolu kontakti sxin per Facebook, Telegram, Signal, ajna BEMI-kanalo aux alia partoprenanto, kiu plibonsxancas. Dankon!

BEMI_facila_Freiburg.jpg 246 {0}


BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) invitas al BEMI-ekskurso en la regiono de Freiburg

En sabato, la 8-a de julio 2023, je 11:00, ni renkontiĝos ĉe Konzerthaus vid' al vid' de la ĉefa stacidomo de Freiburg im Breisgau (Konrad-Adenauer-Platz 1, 79098 Freiburg im Breisgau).

Ni veturos al unu de la lagoj en la regiono. Survoje ni trapasos naturprotektitan areon aŭ / kaj bestoĝardenon. Se iu interesiĝas, eblas geokaŝumi. Ĉe la lago ni povas ripozi, naĝi, pikniki aŭ aĉeti ion en proksima kiosko aŭ bierĝardeno. La tuta biciklumado estos 20 ĝis 35 km. Ni parte uzos la tiel nomita Freiburger RadNetz (Friburga bicikla reto de biciklaj kaj prioritate biciklaj vojoj). Post reveno estas ebleco fari piedekskurson tra la urbocentro kaj viziti la vinfeston, kiu okazas ĉirkaŭ la katedralo.

Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.

Eblas lui biciklon surloke. Por foraj gastoj eblas trovi tranoktejon ĉe lokaj esperantistoj. Bv. kontakti Julia.

Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Julia Noe <julia.noe @ esperanto.de>.
La evento okazos je ajna vetero. Kunportu biciklon kaj bonan humuron.